Fernand Crommelynck

Fernand Crommelynck
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1886 (1886-11-19)
en Parizo
Morto 18-an de marto 1970 (1970-03-18) (83-jaraĝa)
en Saint-Germain-en-Laye
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dramaturgo
teatra reĝisoro
ĵurnalisto
filmreĝisoro
verkisto
aktoro
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fernand Crommelynck (19a de Novembro 1886 - 17a de Marto 1970) estis belga dramaturgo. Li naskiĝis en familio de aktoroj, filo de franca patrino kaj belga patro kaj ankaŭ li mem estis aktoro. Lia filo nome Aldo Crommelynck, 1931–2009, estis fama artopresisto, kiu laboris ĉe multaj gravaj artistoj de la 20a jarcento.[1]

Kelkaj el liaj famaj teatraĵoj estis ekzemple Nous n'irons plus au bois (Ni ne plu iros al la arbaro, 1906), Le sculpteur de masques (La maskoskulptisto, 1908) kaj Le marchand de regrets (La penkomercisto, 1913), bazitaj sur logika disvolvigo de absurda komenco.

La ĉefa verko de Crommelynck estis Le Cocu magnifique (1920), 'lirika farso' pri la temo de la ĵaluzo de amanto. Surscenijigita fare de la rusa teatrorevoluciulo Vsevolod Mejerhold tiu teatraĵo estis tiom sukcesa ke Crommelynck povis ĉesi aktoradi kaj dediĉi sin al verkado. En Tripes d'or (1926) li satiris la pasion por mono kaj la falsa prestiĝo kiun ĝi alportas, dum en Carine, ou la jeune fille folle de son âme (1929) li kontrastigis amon kaj volupton en la historio de pura junulino kiu estas fidela al siaj idealoj de amo ĝis malfeliĉa fino.

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj ALDO; $2

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy